Se havus mi la ĉielajn teksaĵojn,
Broditajn per ora kaj arĝenta lumo,
La bluajn nigrajn blunigrajn teksaĵojn,
De la tago la nokto la duonlumo,
Ilin mi etendus sub viajn piedojn:
Sed malriĉante, mi posedas nur da revoj,
Kiujn mi metis ame sub viajn piedojn;
Paŝu delikate, ĉar vi paŝas sur miaj revoj.