En salonet' flagras filmaparato.
Nur tri spektantoj. Kvar, se konsideri
la alveninton, kiu la studentojn
regalas per ĉi film'. En kest' oblonga:
lando, kie eĉ ŝtonoj lin forgesis,
kaj des pli la amikoj. Certaj lingvoj
konfliktas en la subkonsci'. Florkronoj,
figuroj, flagoj la bildon plenigas.
Estas ribele, feste. Elkreskinta
en ŝtat' senfesta, li ne decidiĝas
rigardi la ekranon. Li jam scias
kio sekvos: mallumaj varm-makuloj
kaj koto. Ili ne plu distingeblas,
kiel liter' kaj fajr', ver' kaj nenio.
Somer' sufokas la student-urbeton.
En plena sven', jasmen' inunde kovras
padojn kun gruz' kaj herbejojn ŝvitantajn,
kie seriojn pafas akvumilo.
Distancoj kreskas. Enmigrint' adresas
alian: 'Tamen, elturniĝis bone' -
Kaj pene provas kredi sian diron.
This poem has not been translated into any other language yet.
I would like to translate this poem