UŽUPIS Poem by TOMAS VENCLOVA

UŽUPIS

Tili' susuras, dum ĉe ŝtona kajo,
ce riverflu' turbula kiel Tibro,
kun juna barbular' mi glutas „Gilbey's".
Vesperkrepusko, glastintado, fumo.
Ilin ne konas mi. Nur la gepatrojn.

Generacio nova, kaj do? Zumas,
paneas diktafon'. La konversantojn
zorgigas ĝuste kio min zorgigis:
ĉu sufer', ĉu kompato havas sencon,
ĉu arto daŭros, se mankos reguloj.

Mi estis kiel ili, ĝis min trafis
sort' stranga, ne pli bona ol alies;
mi sciis ke malbon' mortas neniam,
sed ke la blindon eblas trapenetri,
kaj ke valoras versoj pli ol sonĝoj.

Somere mi vekiĝas ofte frue,
sen timo sentas ke la temp' proksimas
kiam por novaj gentoj restos: vortoj,
la nubo, la ruinoj, salo, pano -
kaj por mi jam nenio, krom liber'

COMMENTS OF THE POEM
READ THIS POEM IN OTHER LANGUAGES
Close
Error Success