La pad' desupris el ŝose' al marĉa
herbej'. En flak' vi vidis l'estingiĝon
de l'sunsubir', ekflaman dratopecon.
Blazono tronis sur kolon' striita,
cementon frotis raspa rafanistro.
Nordorienten sternis sin malvasta
land' pacienca, jam nokto-saluta.
Alnejo-rande kapreolo plukis
folion. Ĉe la horizonto preskaŭ
konjekteblis la lag' ĉe kies bordo
en mallumeto la akvoj spegulis
infanon koincidan kun vi. Kanto
serpentis super kanoj, ponto, datoj
sur plantkovrita tomboŝton'. La tempo,
memor-eskapa, biografo-fuĝa,
eble el ĉio pleje pezas, ĉar ĝi
estas amik' kaj ŝarĝ', kaj talismano.
Maldekstre trudis sin arbar' sovaĝa.
En ĝi ekflagris senarbejo - breĉo
kiu malfermas marĉon, eĉ kotejon,
svarmejon de estaĵoj nevideblaj,
ridaĉaj, viloplenaj, elpensitaj
de grafikist' freneza. Malproksime
herbejoj nigris kaj ruinaj pontoj.
Kanal' severa strebis al mar-limo
por urboj kaj por ŝipoj netrovebla.
Scieblis: tie beboj enmondiĝas
por poste kundividi drogonadlojn,
koleron, spermon, fumstangojn, monerojn.
Postdorse: fum' blanketa de l'bieno,
kaj boj' de l'hundoj kiuj ĝin protektas
de gastoj seninvitaj. Jam malfruas.
Inter kavoj kaj kastelmont' sinuas
vojetoj preskaŭ nepriveturataj,
kaj nestukita muro ŝirmas fajron.
Nu do, se sorto tiel volis, estu
vi en ĉi lando, ĝuste ĉe l'hejmpordo,
ĉe surda vojokruc' triobla, kie
altas kolonoj el aliaj tempoj,
iam mortportaj, kaj la sovaĝejon
krude trudherban tranĉas viadukto.
Tuŝu la friskan herbon infanaĝan.
Vi estas hejme. Martriop' susuras
en nokto-konk'. Donitas al vi graco:
erao stranga, sentinelo kiu
mankas, aero voĉon sopiranta
This poem has not been translated into any other language yet.
I would like to translate this poem